Desterro de Entre Rios (oficiale tute formale portugale Município de Desterro de Entre-rios kun aldona streko kaj lasta minuskla vortero)[1] estas municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte (Granda Belo-Horizonto) kaj en la mikroregiono Conselheiro Lafaiete (en esperanta prononco: Konseljejro Lafajete). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 7 653 loĝantoj[2] sur areo de 370,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 6 008. La teritorio havas komunan limon kun Passa Tempo, Resende Costa, Piracema, Entre Rios de Minas, Jeceaba kaj Piedade dos Gerais.