Diarmaid MacCulloch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1951 (72-jaraĝa) en Kent |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Kolegio Churchill • Ripon College Cuddesdon • Stowmarket High School • Universitato de Liverpolo • Hillcroft Preparatory School |
Okupo | |
Okupo | historiisto de kristanismo • teologo • historiisto • universitata instruisto • prezentisto • scenaristo |
Diarmaid Ninian John MacCulloch (31a de Oktobro 1951) estas Brita historiisto kaj akademiano, fakulo pri historio de la eklezio kaj historio de kristanismo. Ekde 1995, li estis membro de St Cross College, Oksfordo; li estis iam tutoro. Ekde 1997, li estis Profesoro de la Historio de la Eklezio en la Universitato de Oksfordo.
Kvankam li estis ordenita diakono en la Eklezio de Anglio, MacCulloch malakceptis ordenigon al la pastreco pro la sinteno de la eklezio al la samsekseco.[1] En 2009 li resumis la evoluon de sia religia kredaro: "Mi edukiĝis en la Biblio, kaj mi memoras plaĉe kio estis teni dogmatikan sintenon en la aserto de kristana kredo. Mi nune priskribus min kiel naiva amiko de kristanismo."[2]