Dick Garcia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1931 (93-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto gitaristo ĵaz-gitaristo ![]() |
Dick Garcia (naskiĝis kiel Richard Joseph Garcia la 11-an de majo 1931 en Novjorko) estas usona ĵazgitaristo de moderna ĵazo. Li muzikis kun Charlie Parker kaj Bill Evans.
Garcia komencis ludi gitaron en la aĝo de naŭ jaroj kaj ricevis en 1944/45 lecionojn. En 1950 li muzikis ĉe Tony Scott, en 1952 ĉe George Shearing. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ okazis la kunverkado je du titoloj de Charlie Parker - Don't Blame Me [1] kaj Ornithology.[2]En 1955 Garcia laboris ĉe Joe Roland, en 1956 ĉe Aaron Sachs kaj denove ĉe Tony Scott en 1955/56. Kun ties kunmuzikado ekestis lia propra muzikalbumo A Message From Garcia, je kiu ankaŭ kunmuzikis Bill Evans. Post tio Garcia laboris kiel liberprofesia muzikisto, reiris tamen en 1959 al George Shearing. Li krome kunverkis surdiskigojn kun Milt Buckner, Joe Puma kaj Lennie Hambro.