Dictionnaire philosophique | |
---|---|
referencverko • skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Voltaire |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1764 |
Ĝenro | eseo |
La Dictionnaire philosophique (Filozofia vortaro) estas literatura verko de Francois-Marie Arouet surnomita Voltaire, kiun ĝin publikigis anonime kaj franclingve en 1764. La verko estis, sekve, eldonita de la sama aŭtoro kun la aldono de iuj partoj. Nur en la sinsekvaj eldonoj la aŭtoro forlasis anonimecon.
Voltaitre komencis labori ĉirkaŭ la projekto de la eseo ekde 1652.
Oni diras ke li sin proponis esei por tiu verko dum vespermanĝo ĉe la kortego de Frederiko la 2-a de Prusio. En tiu okazo, kiel literatura ludo, ĉiu el la ĉeestaj intelektuloj engaĝiĝis prezenti, la sekvan tagon, voĉon de vortaro moderna aŭ klerisme konceptata. Tamen nur Voltaire juĝis serioze la aferon kaj ĝin igis startpunkto de la literatura vojo kiu lin kondukis al la kompilado de la filozofia vortaro.
Li celis krei vortaron kiu anstataŭu tiujn uzitajn en lia epoko, kiu ne estus tro longa kaj ne tro multekosta, aŭ, entute, alirebla por plej alta nombro de interesitoj. Sed la precipa celo estis disvastigi la klerismajn ideojn, kvankam ilin listigante nun parte malsame en la 'Enciklopedio, kritikante tiujn kiuj ŝajnis tiam nediskuteblaj veroj, ironimaniere kaj sarkasme.
La strukturo de la Dictionnaire philosophique estas senkaŝe inspirita el alia samtempa literatura verko, tiam en kompilada fazo.Temas pri la Encyclopédie, literatura projekto, kiu, laŭ la intencoj de la iniciata komitato Diderot kaj d’Alembert, devus inkluzivi en si la tutan homan sciaron, klerisme elpurigitan el ĉiu komponanto de neraciismo kaj antaŭjuĝo kaj riĉigitan per tiutempaj ĵusaj sciencaj malkovroj.
Same kiel en la “Enciklopedio”, la “filozofia vortaro” dividiĝas laŭ voĉoj alfabete ordigitaj. Kunlaboris ankaŭ diversaj aŭtoroj, sed sub lia revizio.
En la prefaco li diras ke la personoj adresitaj estas nur tiuj klerisme iluminitaj ĉar la vulgaraj homoj ne estas faritaj por tiaĵoj, kaj filozofio neniam estos ilia heredaĵo”.
Sekvas listo de voĉoj de diversaj aŭtoroj, en kiuj estas analizitaj literaturaj verkoj, aparte temantaj pri Sanktaj Tekstoj de kristanismo.
La temoj de la verko multe diversas: plej multas tiuj filozofiaj kaj teologiaj. La verko, fakte, ne celas esti entenilo de scio simile al la samtempa “Enciklopedio”, sed la aŭtoro ĝin konceptas “la vero” rilate serion da temoj specife indikataj fronte kaj kontraŭ tiuj prezentitaj kiel “antaŭjuĝoj”. Elstaras ankaŭ voĉoj kiuj meritas atenton ĉar hodiaŭ malfacile subteneblaj:
La verko ekscitis fortajn kondamnajn reagojn sed la vendoj pluis kreski. Kaj ĝi fariĝis distinkta elemento de la klerisma kulturo: plaĉis ĝiaj humura stilo kaj la vis polemica (polemikema karaktero) kaj precipe la renversigo de la konceptoj.
Pro la historia senfundamentigo de kristanismo, pro la manifesta deismo kaj pro la akuzoj al la Katolika Eklezio, ties inkvizicia aŭtoritato inkluzivigis la filozofian vortaron en la Indekso de malpermesitaj libroj. La juĝa aŭtoritato kulpigis la verkon pri parteco kaj malpieco. Ankaŭ la svisa kantono Ĝenevo dekrete senzuris la verkon.[1].