Dicyemida, konataj ankaŭ kiel Rhombozoa, estas filumo de fajnaj parazitoj kiuj loĝas en renaj apendicoj de cefalopodoj.
Klasigo estas polemika.[1] Tradicie, diciemidoj estis grupigitaj kun la Orthonectida en Mesozoa, kaj, je 2017, molekula pruvaro[2] ŝajne konfirmas tion.
Tamen, aliaj molekulaj filogenioj lokigis la diciemidojn pli proksime rilataj al la nematodoj.[3]
La filumo ne estas dividita en klasoj, sed enhavas tri familiojn, nome Conocyemidae, Dicyemidae, kaj Kantharellidae.[4]