Didimo la muzikisto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Δίδυμος |
Naskiĝo | en Romo |
Morto | |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | muzikologo muzika teoriisto verkisto ![]() |
Didimo la muzikisto estas greka muzikteoriisto de la unua jarcento a. K..
Liaj muzikteoriaj verkoj estas nur malrekte tradiciitaj per Porfirio kaj Ptolemeo. Inter ili estas liaj tetrakordoj laŭ kordolongecoj, el kiuj oni povas kalkuli jene la intervalproporciojn:
diatona tetrakordo: | (16:15)(10:9)(9:8) |
kromata tetrakordo: | (16:15)(25:24)(6:5) |
enharmonia tetrakordo: | (32:31)(31:30)(5:4) |
Li do uzis same kiel Arkitaso la puran grandan tercion, sed li utiligis ĝin kiel unua en la diatoniko kiel sumo el la granda kaj malgranda plentono, ĉar validas la proporcio (10:9)·(9:8)=5:4. La diferenco inter la du plentonoj estas la t. n. sintonika komo, foje ankaŭ nomita didima, kvankam Didimo tiun neniam traktis.