Diego Carrasco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Diego Carrasco Fernández |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1953 (70-jaraĝa) en Jerez de la Frontera |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto kantisto |
Diego CARRASCO (Jerez de la Frontera; 1954), estas hispana gitaristo, komponisto kaj kantisto de flamenko.[1]
Li ekkarieris kiel gitaristo akompananta al kantistoj aŭ dancistoj kiel Antonio Gades. Poste li laboris por diversaj diskoj kaj kontaktis kun Miguel Ríos kaj la etoso de la rok-muziko.[2] Poste li kunlaboris kun Guadalquivir,[3] Manolo Sanlúcar, Camarón de la Isla, Enrique Morente, Mario Maya, Lebrijano aŭ Pata Negra.
Lia kariero kiel sola artisto ekis per la diskoj Cantes y sueños (1984) kaj Toma que toma, ambaŭ registritaj por la diskeldonejo RCA. Poste li publikigis la verkojn Voz de referencia (1993) kaj A tiempo (1994), kun produktorado de Ricardo Pachón kaj kunlaboro de Moraíto Chico, Manolo Soler, Tino di Geraldo, Carles Benavent, Jorge Pardo, Jesús Bola, Las Peligro, Doctor Keli kaj Raimundo Amador, tiam en la diskeldonejo Nuevos Medios. La sama entrepreno eldonis Inquilino del mundo (2000) kaj Mi ADN flamenco (2004).