Diego Luna | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Diego Luna | |||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1979 (45-jaraĝa) en Toluca | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Meksikurbo vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko ![]() | ||||
Alma mater | Universidad Autónoma Metropolitana (Meksiko) ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Alejandro Luna (mul) ![]() ![]() ![]() | ||||
Patrino | Fiona Alexander (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Camila Sodi (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Jerónimo Luna (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro teatra aktoro televida produktoro filmreĝisoro filmproduktoro filmaktoro scenaristo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1982– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Diego Dionisio LUNA Alexander (Toluko, Meksikoŝtato; 29a de decembro 1979) estas meksika aktoro kaj reĝisoro de televido, teatro kaj kino.[1]
Li ekkarieris per televidaj serioj kaj en 2001 li ekfamiĝis kun Gael García Bernal kaj Maribel Verdú per la filmo Y tu mamá también (Kaj ankaŭ via panjo), kiu iĝis internacia sukceso.[2] En ĝi du meksikaj 18-jaraĝaj junuloj, nome Tenoch Iturbide (Diego Luna), filo de altranga politikisto denoncita pro korupto, kaj Julio Zapata (Gael García Bernal), de mezklasa liberala familio, ferias kaj diboĉas, dum la respektivaj fianĉinoj ferias en Eŭropo. En familia nupto ili konas hispaninon Luisa Cortés (Maribel Verdú), edzino de kuzo de Tenoch, dek jarojn pli aĝa. Cele al seksallogi ŝin, Julio kaj Tenoch invitas ŝin al strando, supozinte, ke ŝi ne akceptos, sed post kelkaj tagoj, Luisa akceptas la inviton; la triopo elveturas al bela virga strando (neturisma), en la ŝtato Oaxaca. Dum la peraŭta veturado, Julio kaj Tenoch parolas al Luisa pri siaj vivoj kaj amikeco. Dume, oni montras ekzemplojn de socia maltrankvilo, kiel policia ĉikanado al kamparanoj, la sociaj movadoj ktp.
Ekde tiam li filmis en Meksiko, Usono kaj Hispanio kun aktoroj kiel Robert Duval, Sean Penn, Mark Wahlberg, James Franco, Salma Hayek, Kevin Costner, Tom Hanks, John C. Reilly, Jesús Ochoa, Penélope Cruz kaj Katy Perry; kaj en meksikaj televidserioj kun Gonzalo Vega, Gael García Bernal, Ludwika Paleta, Sergio Goyri, Laura León, Rebecca Jones kaj Sasha Sökol.
En 2006, Diego Luna premieris en Meksiko sian unuan landan filmon ekde Nicotina (2003), en kiu li protagonistas kun la brazila aktorino Alice Braga. Temas pri Solo Dios sabe (Nur Dio scias), kiu rakontas la amhistorion de ĵurnalisto kaj studentino.
Li traveturis la landon prezentante la teatraĵon Las obras completas de William Shakespeare (Abreviadas) (La kompletaj verkoj de W.S. (mallongigitaj) kun aktoroj Jesús Ochoa kaj Rodrigo Murray, kiu estis biletvenda sukceso, kio permesis al li rekuperi rapide sian investon. En ĉiu ludo oni faris 104 ŝanĝojn de vestaĵoj.
Diego kaj Gael García Bernal estas posedantoj de Canana Films, pere de kiu ili apogas la vagantan festivalon pri dokumentaj filmoj Ambulante gira de documentales.[3] La kompanio lastatempe kuniĝis kun Golden Phoenix Productions posedaĵo de la Discovery Channel por kunproduktori dokumentajn filmojn en televido pri la nesolvitaj murdoj de pli ol 300 virinoj en la landlima urbo Ciudad Juárez, trans El Paso, Teksaso.