Dienten ĉe Hochkönig | |||
---|---|---|---|
Idilieca Nikolao-kirko antaŭ la giganta Hochkönig-monto
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5652 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 761 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 22′ N, 13° 0′ O (mapo)47.36666666666713Koordinatoj: 47° 22′ N, 13° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 071 m [+] | ||
Areo | 49,79 km² (4 979 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dienten am Hochkönig [+] | |||
Dienten am Hochkönig [DI:Ntn am HOĤkenik] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 761 loĝantoj.
La komunumo situas ĉe la piedo de Hochkönig-monto sur alteco de 1071 metroj super marnivelo. Urbestro estas Klaus Portenkirchner de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio. Proksimas envale la vilaĝo Maria Alm. Hodiaŭ ĉefe gravas turismoj vintra kaj somera.
Katastraj komunumoj estas Dienten (1.851,55 ha), Dientenbach (2.242,33 ha) kaj Schwarzenbach (882,53 ha); vilaĝopartoj estas Berg, Bodenberg, Bründl, Dorf, Lippenanger, Schattberg, Sonnberg kaj Schwarzenbach.
Dienten unue menciitis en 963. Surloke estis ekde Mezepoko ferminejo kiu funkciis eĉ ĝis 1864. La nomo vilaĝa etimologias el la kelta vorto Tuenta (latine: rivulus torrens Tuontina), landlimiga rojo inter Pinzgau kaj Pongau.
La belega gotika paroĥuja Preĝejo Sankta Nikolao menciitis unuafoje en 1410. Ĝia antaŭa nomo estis Surmonteta kirko (germane: Kirche auf dem Bühel; ĝi estis tiam ankoraŭ el tofo). Nikolao-patroneco ekzistas ekde la 12.6.1505. La baroka turo aldonitis en la jaro 1685-a.
|