Diepholz (prononco [DI:Pholc], platgermane Deefholt, prononco [DEJFholt]) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma distrikto Diepholz de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 17685 loĝantojn.
En pluraj okcidente najbaraj komunumoj, ekzemple Vechta, Lohne, Steinfeld kaj Dümmer en la lasta kvarono de la 20-a jarcento tre aktivis junularaj Esperanto-grupoj kaj kreskis pluraj konataj esperantistoj, ekzemple Franz Kruse kaj lia edzino Elisabeth Kuhl en Lohne, Marianne Böckmann-Maurer aŭ la familio Pusch en Damme. La 22-a IS ĉirkaŭ silvestro 1978/79 okazis nur tri kilometrojn okcidente de la suda komunuma limo, borde de la lago Dümmer - tiam multaj TEJO-anoj al- kaj forvojaĝis tra la fervoja stacidomo de Diepholz. Kaj la nuna vikipediisto Thomas Pusch en Diepholz dum jaro lernis la svedan.
-
la historia urba kastelo
-
urbocentre
-
loka etnografia muzeo
-
la nikolaa kirko
Diepholz per individua motora trafiko konektiĝas al la federaciaj vojoj , kaj .