Dieudonné Nzapalainga

Dieudonné Nzapalainga
Dieudonné Nzapalainga (marto 2014)
Dieudonné Nzapalainga (marto 2014)
Persona informo
Dieudonné Nzapalainga
Naskiĝo 14-an de marto 1967 (1967-03-14) (58-jaraĝa)
en Mbomou
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francasangoa vd
Ŝtataneco Centr-Afrika Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (2012–)
katolika sacerdoto (1998–) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dieudonné NZAPALAINGA CSSp (naskiĝinta la 14-an de marto 1967 en Mbomou) estas centrafrika teologo, ordena pastoro kaj romkatolika ĉefepiskopo de Bango.

Nzapalainga kreskis en malriĉaj kondiĉoj; lia patro estis analfabeto. Post renkonto de la nederlanda ordenano Leon van den Wildenberg li frekventis la etan Ludovikan-seminarion de en Bangassou. Studon sian financis li kiel kuiristo kaj mekanistio.[1] Poste li studis filozofion ĉe la porpastra seminario de Sanktaj Apostoloj je Otélé en Centra Kameruno kaj teologion ĉe la spiritanoj en gabona Libreville. En la 6.9.1997 li faris la eternajn votojn kaj en la 9.8.1998 li ricevis la ordinacion sacerdotan.

Nzapalainga fariĝis licenciulo pri katolika teologio ĉe Centre Sèvres en Franclando. Inter 1998 kaj 2005 li kapelanis por Fondation d’Auteuil kaj vikariis en la la Hieronima Paroĥo en Marsejlo. En 2005 wurde Dieudonné Nzapalainga iĝis regiona superulo de la spiritanoj en Centr-Afrika Respubliko kaj paroĥestro en Bangui. Inter 2008 kaj 2009 li krome prezidantis por la konferencojn de la abatoj. Post la abdiko de ĉefepiskopo Paulin Pomodino oni nomumis­ Nzapalainga en majo 2009 apostolan administranton de Bangui. Fine en la 14.5.2012 lia papa moŝto Benedikto la 16-a deklaris lin nova arkiepiskopo.[2] En la 22.7. konsekris lin episkopo i.a. kardinalo Fernando Filoni. En la 13.9.2014 papa Francisko nomumis lin ano de la Kongregacio de la kristanigo de la popoloj.[3]

En novembro 2016 li fariĝis kardinalo kun la titola kirko Sankta Andreo de la Valo[4] Tiel li estis kaj la unua kardinalo de sia patrujo kaj (ĝis 2022, ĝis la kardinaligo de Giorgo Marengo) la tutmonde plej juna kardinalo. En julio 2020 Nzapalainga nomumiĝis membro de la Dikasterio pri interreligia dialogo.[5]

  • En la 1.9.2015, Nzapalainga ricevis kune kun la imamo Oumar Kobine Layama la Akenan Pacpremion[6] por ilia klopodo peradi en konfliktoj, antaŭenigi la interreligian dialogon kaj la helpi al rifuĝintoj.
  • En aprilo 2016 al li estis aljuĝita en la nederlanda urbo Middelburg la premio Four Freedoms Award rilate al religia libereco.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Dieudonne Nzapalainga - Der Kampf eines Kardinals um Frieden" - ĉe: domradio.de, 10.6.2020
  2. "Nomina dell'Arcivescovo Metropolita di Bangui (Repubblica Centroafricana)" - ĉe: Sala stampa della Santa Sede, 14.5.2012
  3. "Nomina di membri e consultori della Congregazione per l'Evangelizzazione dei Popoli" - ĉe: Sala stampa della Santa Sede, 13.9.2014
  4. "Concistoro ordinario pubblico: Assegnazione dei titoli o diaconie" - ĉe: Sala stampa della Santa Sede, 19.11.2016
  5. "Nomina di membri del Pontificio Consiglio per il dialogo interreligioso" - ĉe: Sala stampa della Santa Sede, 8.7.2020
  6. prezento de la premiitoj - ĉe: aachener-friedenspreis.de, 23.8.2016