Difaziastro Diphasiastrum | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
maldekstre: Diphasiastrum zeilleri, dekstre: Dphasiastrum tristachyum
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La difaziastroj (Diphasiastrum, iam Diphasium) estas genro el Likopodiacoj (Lycopodiaceae) kiuj ankaŭ ofte estas konsiderataj specioj de Likopodio (Lycopodium).
Kiel ĉe la likopodioj, la difaziastroj montras diferencigitan tigon de ofte supertera rampanta ĉefa akso kaj tre branĉigitaj flankaj ŝosoj. La disbraĉigita ŝoso samas al la genro Lycopodium.
Male al la specioj de la genro Lycopodium tiu grupo nur havas skvamforme reduktitajn, ĝis eventuale 2 mm longajn foliojn, kiuj principe ankaŭ staras spirale, sed ofte havas du aŭ kvar ortostiĥojn kaj tial la ŝosoj en la kversekco estas kvadratformaj. Por tio ankaŭ la nomo de la genro.
Kiel ĉe la Lycopodium-specioj la sporofiloj havas formon de spiko aŭ klabo. Ili estas malsamaj al la folio, t.e. rimarkinde pli malgrandaj.
La plej multaj specioj kreskas en la moderaj kaj subarktaj regionoj. Tie ili kreskas en maldensaj arbaroj, precipe pingloarbaroj, ĉe rokaj deklivoj kaj en erikejoj.
La genro ofte estas enordigita en la sekcio Complanata de la genro Lycopodium. Fina decido ankoraŭ ne okazis. La reprezentantoj de tiu genro ofte hibridiĝas, tiel, ke ekzistas multaj hibridaj formoj. Ankaŭ divido en specioj estas malfacila. En Mezeŭropo estas priskribitaj 1996 naŭ specioj kaj nova specio (Diphasiastrum oellgaardii).
Entute la genro konsistas el 15 ĝis 20 specioj, el kiuj hejmiĝas en Mezeŭropo jenaj specioj:
Pliaj specioj: