dikkapa blito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Blitum capitatum (L.) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La dikkapa blito (Blitum capitatum, sin. Chenopodium capitatum), estas malnova legomospecio el la genro Blitum ene de la familio de la Amarantacoj. La folioj estas uzataj kiel spinaco, ankaŭ la helruĝaj fruktoj, kiuj elkreskas la foliakselojn, estas manĝeblaj.
La unujara planto atingas kreskoalton de 20 ĝis 60 , kelkfoje ĝis 80 cm kaj formas bazan folirozeton.La tuta planto estas kalva aŭ iom faruneca. La tigoj estas vertikalaj. La folioj estas kalvaj. La bazaj folioj havas longajn pedunklojn. La foliplato estas triangula ĝis lancoforma, iom denta aŭ glatranda. Ĝi longas ĝis sep cm kaj estas je la malsupra flanko verdeca.
La floroj staras el ekseloj kaj similas al frambaj fruktaroj. Ili estas skarlate ĝis malhele ruĝaj kaj fariĝas karnece en matura stato. La brakteoj estas kompletrandaj kaj defalas ĉe la supraj floraroj.[1] La florvolvaĵo estas pseŭdospiko. Flortigoj kaj florinvolukro estaa kavaj. Ekzistas tri ĝis kvin involukraj folioj. Ekzistas 0 aŭ unu stameno. La planto floras inter junio kaj aŭgusto.[2] La floroj estas proteroginaj kaj estas polenigitaj de la vento (anemogamio).
La florvolvaĵo esta kvin ĝis dek mm duka. La fruktoj estas ruĝaj, sukaj kaj rememoras je morusoj.[3] La semo longas 0,8 ĝis 1 mm kaj larĝas 0,6 ĝis 0,9 mm. La disvastigo de la semoj okazas per bestoj (endozooĥio, epizooĥorio) kaj per la homo (hemeroĥorio).
La kromozomonombro estas 2n=18.[4]
En Eŭropo la specio kreskas en Hispanujo, Italujo, Balkanio, de Francujo ĝis suda Skandinavio, Suomujo kaj suda Rusujo, se tie ĝi ne apartenas al la natura flaŭro. En Nordameriko la specio kreskas ofte en Roka Montaro. Ĝi verŝajne hejmiĝas en Ameriko, de kie ĝi disvastigis al Eŭropo.
La unua priskribo okazis 1753 fare de Carl von Linné sub la nomo Blitum capitatum en Species Plantarum 1, p. 4.[5] Linné kunigis tiun specio kaj la maldika blito kun karnecaj fruktetoj en propra specio Blitum. Francesco Ambrosi metis la dikkapan bliton 1857 kiel Chenopodium capitatum al la genro Chenopodium (en: Flora del Tirolo Meridionale 2, p.180).[4] Laŭ novaj molekulaj esploroj [6][7] la dikkapa blito estas pli proksime parenca al la genro Spinacia ol al la Chenopodium. Tial Fuentes-Bazan et al. (2012) disigia ĝin de la genro Chenopodium kaj metis ĝin denove al la genro Blitum. Tiu estas nun kune kun Spinacia en la tribo Anserineae.[8]
Sinonimoj de Blitum capitatum L., estas Blitum virgatum var. capitatum (L.) COSS., GERM. & WEDD., Chenopodium capitatum (L.) AMBROSI, Chenopodium capitatum (L.) ASCH. kaj Morocarpus capitatus (L.) SCOP.[4] Pliaj sinonimoj estas Blitum petiolare LINK, Blitum tataricum Mill., Blitum terminale STOKES kaj Chenopodium capitatum var. parvicapitatum S.L.Welsh.[9]
Oni elsemas de marto ĝis aprilo.[10] En printempo la kovrado per neteksaĵo povas esti bona por plifruigado.[11] La elsemado ankaŭ povas okazi ĝis julio.[12] La plej bona kreskejo estas en plena suno aŭ en malforta ombro. Ĝi ne havas specialajn postulojn pri grundo.[10] Tro komprimitan grundojn kun alta akvonivelo ne estas ideala. La semoj bezonas 5 ĝis 6 tagoj por ekĝermi.[10]. La distanco de planto al planto estu 15 ĝis 20 cm oble 15 ĝis 20 cm.[10][12] Por aro necesas 20 g semoj.[13][11][10][14]. Oni povas rikolti de unu planto ĝis 2 kg..[11][10].
La folioj estas uzataj kiel kuirita somera spinaco. La ruĝaj beroj estas manĝeblaj, sed ne tre bone gustas.[2] La folioj ankaŭ povas esti manĝebla nekuirita kiel salato.
La planto ankaŭ povas esti uzata kiel ornamplanto.