Dimitri Kicikis | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Δημήτρης Κιτσίκης | |||||
Naskiĝo | 2-an de junio 1935 en Ateno | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 2021 (86-jaraĝa) en Otavo | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | franca • angla • turka • greka vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Lycée Lakanal Lycée Carnot ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Nikos Kitsikis (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Beata Kitsikis (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Anne Kitsikis (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto historiisto filozofo poeto geopolitikisto verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Tjurkologio, bizancologio, ĉinologio, kulturaj sciencoj, geopolitiko, internaciaj rilatoj, politika filozofio, religioscienco kaj psikologio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Pierre Renouvin vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dimitri KICIKIS aŭ Dimitri Kitsikis (en greka: Δημήτρης Κιτσίκης; 2a de Junio 1935 – 28a de Aŭgusto 2021)[1] estis greka tjurkologo, ĉinologo kaj Profesoro pri Internaciaj rilatoj kaj Geopolitiko. Li publikigis ankaŭ poezion en franca kaj greka.
El riĉa kaj klera greka familio li devis iri al ekzilo juna kaj edukiĝis en Francio. Aliĝis al Maoismo dum la epoko de la Majo de 1968.[2]
Ekde infanaĝo li havis fiksan idearon: Li deziris ne nur reamikiĝis Grekojn kaj Turkojn, sed ankaŭ unuigi ilin en Grek-Turka Konfederacio kiu estus (iomete) renovigo de Bizanc/Otomana Imperioj; tiel plenigante la politikan, kulturan kaj ekonomian vakuon lasitan post ili foresto el la Orienta Mediteraneo.[3] Kredanta Ortodoksa Kristano, li simpatiis kun la turkia religia tendenco de Bektaŝismo-Alevismo[4] kaj klopodis kunigi tion kun Ortodokseco, por formi bazon de estonta politika unio inter Ateno kaj Ankaro. Kredante en la kunlaborado de religiaj komunumoj, kiel laŭ la sistemo de la Otomana Imperio, li kunlaboris kun ŝijaismaj islamanoj en Irano,[5] Judoj en Israelo[6] kaj Hinduismaj vaiŝnavoj en Barato.[7]