Dina Thanthi | ||
periodaĵo • gazeto | ||
---|---|---|
Formato | Grandgazeto | |
| ||
Lando | ![]() | |
Urbo | Ĉenajo, Tamilnado | |
Posedanto | Tanti Trust | |
Establodato | 1-a de novembro 1942 | |
Fondinto(j) | S. P. Adithanar vd | |
Politiko/ Ideologio |
Socialismo kaj liberala konservativismo | |
Eldonkvanto | po 1 714 743 ĉiutage[1] (januaro‒junio 2016) | |
| ||
Retejo | www | |
Dina Thanthi (tamile தினத்தந்தி, trad. ĉiutaga letero) estas tamila taggazeto. Ĝin fondis S. P. Aditanar en Maduraj en 1942. Dina Thanthi estas la plej granda tagĵurnalo de Barato presata en la tamila, kaj la naŭa plej granda inter ĉiuj tagĵurnaloj en Barato laŭ eldonkvanto. Ĝi estas presata en 16 urboj trans Barato kaj ankaŭ ekzistas internacia eldono en Dubajurbo.
Dina Thanthi estis starigita en Maduraj en 1942 de S. P. Aditanar.[2]
Ĉi tiu ĉiutaga ĵurnalo estas eldonata de 16 urboj de Barato, t.e., Bengaluro, Ĉenajo, Mumbajo, Puduĉeri, Koimbatore, Kaddalor, Dindigul, Erode, Maduraj, Nagerkoil, Salem, Tanĝavur, Tiruĉirapali, Tirunelveli, Tirupur, kaj Velor. Dum la dua duono de 2015, la ĵurnalo cirkulis en 1 714 743 kopioj.
Internacia eldono estas presata en Dubajurbo, Arabaj Emirlandoj por la merkato de okcidenta Azio.[3]
Eldono | Mezumo |
---|---|
Ĉenajo | 498 188 |
Maduraj | 127 182 |
Koimbatore | 123 910 |
Velor | 67 981 |
Tiruĉirapali | 102 751 |
Tirunelveli | 132 083 |
Salem | 125 528 |
Kaddalor | 68 811 |
Bengaluro | 62 040 |
Pondiĉero | 30 536 |
Erode | 57 552 |
Nagerkoil | 108 571 |
Tanĝavur | 94 754 |
Dindigul | 52 290 |
Tiruppur | 43 119 |
Mumbajo | 19 447 |
Jen la diversaj suplementoj eldonataj kune kun Dina Thanthi:
Tago | Suplementoj |
---|---|
Ĉiutage | DT Next, nur por la eldono de Ĉenajo, angla versio (ekde 1.11.2015) |
Dimanĉe | Devadai |
Marde | Aruldharum Anmeegam |
Merkrede | Plus 2, modelo pri demandoj de SSLC (aŭguste—februare) |
Sabate | Muthucharam, Ilaignar Malar, Mugavari (novaĵoj pri loĝejoj kaj konstruaj teĥnologioj) |
Ankaŭ ekzistas speciala suplemento kaj programoj por helpi studantojn prepari por ekzamenoj.[4]