Diogeno de Apollonia | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 460 a.K. en Apollonia Pontica | |
Morto | ||
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Apollonia Pontica (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Diogeno de Apollonia (naskiĝis ĉirkaŭ 460 aK) estis greka naturalisto filozofo, devenis de Apollonia en Kreto.
Kvankam li estis Dora, li skribis en la Iona dialekto, kiel ĉiuj fiziologoj (la filozofoj kiuj okupiĝis pri la fiziko). Sendube li loĝis dum kelka tempo en Ateno, kie li fariĝis nepopulara (probable pro la ateismaj opinioj atribuitaj al li), ĝis lia vivo estis en danĝero.
La vidpunktoj de Diogeno estas atribuitaj en la "Nuboj" de Aristofano al Sokrato. Kiel Anaksimeno de Mileto, Diogeno kredis, ke la aero estas la fonto de la tuta universo, kaj ĉiuj aliaj elementoj estis aero laŭ diversaj manieroj. Lia ĉefa antaŭeniro al la filozofio de Anaksimeno estas, ke li deklaris, ke aero ankaŭ havas inteligenton - "la aero, kiu moviĝas en ĝi, eĉ instruis ĝin. Aero kiel la fonto de ĉio estas nepre senmorta elemento, sed kiel spirito ĝi ankaŭ devas esti konscia."
Fakte li estis parto de la malnova ionia fakscio, kies doktrinojn li ŝanĝis helpe de la teorioj de sia samtempulo Anaksagoro, kvankam kontraŭa al lia dualismo. Lia plej grava verko estas La De Natura, el kiu nur postvivis restoj. Eblas, ke li ankaŭ verkis "Kontraŭ la Sofistoj" kaj "Pri Homa Naturo", el kiuj restas konata restaĵo pri la vejnoj.