Diospyros nigra

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
nigra saboto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Ericales
Familio: Ebenacoj Ebenaceae
Genro: Diospyros
Specio: D. nigra
Diospyros nigra
(J.F.Gmel.) Perrier
Sinonimoj

Diospyros digyna

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Diospyros nigra, nigra persimononigra saboto, estas specio de persimono kiu indiĝenas de orienta Meksiko kaj Mezameriko ĝis Kolombio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La arbo povas kreski ĝis 25 m kaj estas ĉiamverda. Ĝi toleras nur malfortan froston. La folioj estas eliptaj-oblongaj, konusformaj je ambaŭ finoj kaj 10 cm longaj. Kelkaj arboj nur portas virajn florojn.. Aliaj havas kaj viraj kaj inaj floroj.[1][2] De la semo ĝis la unua fruktigado daŭras 3–4. La arboj portas multajn fruktojn

kompleta kaj tranĉita maturaj fruktoj

Fruktoj de nigraj sabotoj similas al tomatoj kaj havas diametron de 5 ĝi 10 cm. La fruktŝelo ne estas manĝebla kaj ŝanĝas la koloron de oliva al malhele flava-verda, se ĝi estas matura. La pulpo estas blanka kaj en nematura stato ne manĝebla. La fruktkarno de maturaj fruktoj odoras kaj aspektas kiel ĉokolada pudingo. La fruktoj enhavas ĝis 12 semojn.[2] La konsistenco similas al tiu de papajo.[3]

Nematuraj fruktoj estas astringaj, kaŭterizaj, amaraj kaj iritaj.[1]

Multigado

[redakti | redakti fonton]

Multigado okazas per semoj, kiuj restas ĝermkapablaj por kelkaj monatoj. La ĝermtempo estas ĉirkaŭ 30 tagoj.[1] Kelkaj arboj estas sensemaj. Tiuj estas multigeblaj per markotadoburĝongreftado.

Kultivado

[redakti | redakti fonton]

Nigraj sapotoj troviĝas en alteco sub 600 m, sed ne estas postulema pri grundo. Ili toleras malfortan froston kaj inundon, sed ne toleras sekecon.[1][2]

Kultivaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ili varias en arboalteco, grandeco, fruktkoloro, semoj aŭ sensemaj, pulpkoloro, gusto, tempo de matureco. Ekzistas selektadoj en Filipinoj, Aŭstralio, kaj Florido.[4]

Sensemaj kultivaĵoj ekzistas, ekzemple 'Cuevas'.[5]

Aŭstraliaj kultivaĵoj

[redakti | redakti fonton]

'Bernicker' (aŭ 'Bernecker') liveras bonkvalitajn preskaŭ globajn, mezgrandajn ĝis grandajn fruktojn kun malmultaj semoj.[2][4][6][7]

'Mossman' havas tre grandajn rondajn fruktojn kun mezkvalita gusto kaj multe da fruktkarno kaj malmultaj semoj. La kulturvario produktas ĝis po 450 kg por unu arbo.[6][7]

'Maher' havas tre grandan, iom platan frukton de tre alta kvalito kun nur malmultaj semoj.[2][4][6][7]

'Ricks Late' venas el Novsuda Kimrio en Aŭstralio kaj produktas pezajn kaj malfruajn fruktojn de bonega kvalito.[6][7]

'Superb' estas selektaĵo el Norda Kvinslando, Aŭstralio kiu produktas grandan kvanton de bonegaj fruktoj. La malgrandaj fruktoj povas esti ensemaj.[6][7]

'Cocktail' havas bongustajn fruktojn.[6]

Floridaj kulturvarioj

[redakti | redakti fonton]

'Mérida' (aŭ 'Reineke' aŭ 'Reinecke') havas la nomon de la semorigino. Ĝi produktas 70 kg kaj pli da tre dolĉaj, malgranda ĝi mazgrandaj fruktoj de tre alta kvalito kun 5 – 10semoj po frukto. Ĝi maturiĝas je 6–8 semajnoj pli frue ol la aliaj kultivaĵoj.[4][6][8]

Filipinaj kulturvarioj

[redakti | redakti fonton]

'Manilla' kaj 'Valesca' havas nur malmultajn semojn.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Black Sapote. Fruits of warm climates (1987). Alirita 6-a de marto 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Diospyros digyna in the AgroForestryTree Database. Arkivita el la originalo je 2014-12-23. Alirita 2014-10-30.
  3. Boning, Charles R.. (2006) Florida's Best Fruiting Plants: Native and Exotic Trees, Shrubs, and Vines. Sarasota, Florida: Pineapple Press, Inc., p. 43.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Janick, Jules; Paull, Robert (2008), "Diospyros digyna black sapote", The Encyclopedia of Fruit & Nuts, p. 324, (ISBN 0-85199-638-8), http://books.google.com/books?id=cjHCoMQNkcgC&lpg=PA326&pg=PA324 
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-16. Alirita 2014-10-30.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Black Sapote Growing in the Florida Home Landscape, Univ. Florida Institute of Food and Agricultural Sciences (IFAS), 2005, http://edis.ifas.ufl.edu/hs305, retrieved 2013-03-03 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Daley's Fruit: Black Sapote, 2013, http://www.daleysfruit.com.au/fruit%20pages/blksapote.htm, retrieved 2013-03-03 
  8. Campbell, Carl; Popenoe, John; Malo, Simon (1988), "'Merida', AN EARLY-MATURING BLACK SAPOTE CULTIVAR", Proc. Fla. State. Hort. Soc. 101: 245–246, http://www.fshs.org/Proceedings/Password%20Protected/1988%20Vol.%20101/245-246%20(CAMPBELL).pdf, retrieved 2013-03-03 [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]