En programado direktivo[1] estas ordono aŭ indiko en fontolingva programo, direktita al la tradukilo, kiu tradukas la programon. Plejparte la direktivoj ne estas parto de la striktasenca programlingvo, kaj ili povas varii inter diversaj tradukiloj.
Unue la direktivoj aperis en Algolo-68, sub la nomo pragmataĵoj (de kie la posta #pragma
en C).
En la programlingvoj C kaj C++ programisto povas uzi la direktivojn de enkonstruita antaŭtraktilo CPP — ekz-e la direktivojn #include
, #ifdef
ktp; pri ili vidu la artikolon CPP. Alispeca direktivo #pragma
donas al la tradukilo rekomendojn dependajn je la cela komputilo aŭ la uzata tradukilo.
Ĉiuj direktivoj en C komenciĝas per la kradsigno #
.