Dirkou | |||
---|---|---|---|
municipality of Niger (en) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 435 (2012) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 0′ N, 12° 54′ O (mapo)19.001412.893Koordinatoj: 19° 0′ N, 12° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 479 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dirkou [+] | |||
Dirkou estas komunumo en la departamento Bilma en Niĝero.
Dirkou situas en la nordoriento de Niĝero en la valo Kaouar kaj la dezerto Ténéré. La komunumo allimas en la oriento al la najbara ŝtato Ĉado. La najbaraj komunumoj estas en Niĝero Bilma, Fachi kaj N’Gourti en la sudo, Iférouane en la okcidento kaj Djado en la nordo. La komunuma teritorio konsistas el du kvartaloj, sep administraj vilaĝoj, tri tradiciaj vilaĝoj kaj kvar domaretoj. Ein la administra vilaĝo Dirkou, oazo kaj ĉefa loko de la komunumo,[1] vivas preskaŭ la duono de la loĝantoj. La aliaj administraj vilaĝoj estas Achinouma, Anney, Argui, Bezza, Chimoundour kaj Emtilhoumal. La komunumaj kvartaloj nomiĝas Gadarma, Tchdrey kaj Maya, la tradiciaj vilaĝoj Latey, Tchidirissou kaj Tchouage kaj la domaretoj Barara, Djawaz, Kerdema kaj Youzeyi.[2]
Dirkou estas por enligrantoj sur la dezerta itinero de Sahelo al Eŭropo grava etapa celo. La itala ĵurnalisto Fabrizio Gatti priskribas en sia libro Bilal la vojaĝo de elmigrantoj el Afriko al Eŭropo. Li priskribas Dirkou kiel vilaĝo, kie la dezerta parto de la itinero komenciĝas, kie kontrabandistoj multas, kiuj kontrabandas kokainon, kaj kie troviĝas multaj fuĝintoj, kiuj pro manko de mono ne povas daŭrigi sian vojaĝon. Ili devas oferti ilian laborforton gajnante preskaŭ nenion.
Dirkou fondiĝis verŝajne en la 11a jarcento. La setlejo evoluiĝis kiel grava komerca centro por la sklavkomerco.[3] Ekde la 1890aj jaroj Dirkou havis propran kadion el la popolo tubuoj. [4] La malpermeso de la sklavkomerco sub la franca potenco komence de la 20a jarcento kaj la atakoj fare de tuaregoj limigis la evoluon de la komunumo.
Ĉe la popolnombrado de 2001 Dirkou havis 9437 loĝantojn.[5] La popolnombrado 2012 nombris 10.435.[6] En la komunumo la tubua lingvo de la tedagoj disvastiĝis kaj norde de Bilma krome la libia araba.[7]
En Dirkou finiĝas la norda parto de la ŝoseo de Agadez, preter la puto Achegour. Ĝi estas grava „stacio“ ĉe la Bornuŝoseo por salkaravanoj direkte al Séguédine. La malgranda oazo havas garnizonon de la niĝera armeo. La loka merkato gravas por daktiloj. En Dirkou troviĝas civila flughaveno (ICAO-kodo: DRZD). [8]