Distrikto Dithmarschen (Dithmarsen) | ||
germane: Kreis Dithmarschen | ||
distrikto | ||
Parto de Merkata placo en Heide
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kreis Dithmarschen | ||
Lando | Germanio | |
---|---|---|
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |
Historia regiono | Prusio | |
Parto de | Metropola regiono Hamburgo | |
Najbaras kun | 4
| |
Situo | Heide | |
- alteco | 11 m s. m. | |
- koordinatoj | 54° 11′ 46″ N 09° 05′ 36″ O / 54.19611 °N, 9.09333 °O (mapo) | |
Distrikta urbo | Heide | |
Areo | 1 405,0 km² (140 500 ha) | |
Loĝantaro | 134 798 (31.12.2010) | |
Denseco | 95,94 loĝ./km² | |
Estiĝo | 25-a de aprilo 1970 | |
Ĉefulo | Jörn Klimant landrato | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Kodo | 01 0 51 | |
Aŭtokodoj | HEI | |
Administra adreso | Stettiner Straße 30 25746 Heide | |
Situo de la distrikta urbo enkadre de Germanio
| ||
Situo de distrikto Dithmarschen enkadre de Ŝlesvigo-Holstinio
| ||
Vikimedia Komunejo: Dithmarschen | ||
Retpaĝo: dithmarschen.de | ||
Distrikto Dithmarschen (germane: Kreis), en pli malnovaj dokumentoj nur kiel Dithmarsen, situas en la okcidento de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Heide. En la distrikto sur areo de 1.404,75 km² loĝas 137.434 homoj; do meznombre 98 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Ŝlesvigo-Holstinio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231.
Najbaraj distriktoj estas norde Norda Frislando kaj Schleswig-Flensburg, oriente Rendsburg-Eckernförde kaj sudoriente Steinburg. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
|