La distrikto Emsland (germane Landkreis Emsland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Sian nomon la regiono havas de la rivero Emso, kiu trafluas ĝin. Administra centro estas la urbo Meppen, aliaj gravaj urboj estas Lingen kaj - tratranĉita per multaj kanaloj - Papenburg.
La distrikto havas areon de 2 881 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 338 052 loĝantojn. Sude ĝi limas je la distrikto Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio, parto de la Monastera Lando, norde je la distrikto Leer, parto de la historia regiono Orienta Frislando, kaj okcidente interalie al la du nederlandaj provincoj Drenthe kaj Groningen.
- la artikolon pri la historia regiono Emslando, kies centro estas la distrikto.
-
la historia urbodomo de Lingen
-
kaj la same historia urbodomo de Meppen
-
-
la centra kanalo de Papenburg
-
kastelo Clemenswerth en Sögel
-
regiona ventomuelejo