La distrikto Gazimağusa - turkeGazimağusa İlçesi, grekeΕπαρχία Γκαζιμαγούσα - estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita en tri subdistriktojn, nomataj Mağusa, Akdoğan kaj Geçitkale.[1] Ĝia administra centro estas la urbo Famagusta, turke nomata Gazimağusa aŭ Mağusa. En 2006 en la distrikto vivis 63 603 loĝantoj.[1] Distriktestro, turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomata kaymakam, estas Beran Bertuğ.
La distrikto İskele estis disigita el la origina distrikto Gazimağusa en 1998.