blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Seelow |
Areo: | 2 127 km² |
Loĝantoj: | 200 292 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 90 po km² |
Aŭtokodo: | MOL, FRW, SEE, SRB |
Municipokodo: | 12064 |
Komunumoj: | 45 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Märkisch-Oderland (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Seelow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 127,87 km² kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 200 292 homoj; do meznombre 90 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Märkisch-Oderland estas signita per 5.
Najbaraj distriktoj estas norde Barnim (1) kaj sude Oder-Spree (8). Oriente limas Pollando kaj la urbo Frankfurt, en la okcidento Berlino.
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 45 komunumoj, el ili 8 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1 Barnim-Oderbruch (7024)
2 Falkenberg-Höhe (4705)
|
3 Golzow (5302)
4 Lebus (6200) |
5 Märkische Schweiz (10 731)
6 Neuhardenberg (erara kodo 120645410)
7 Seelow-Land (8913)
|
|
|