Distrikto Niederschlesische Oberlausitz | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Niederschlesischer Oberlausitzkreis | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Niesky | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006-12-31) | 94 750 | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 1340,24 km² | ||
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 51° 20′ 1″ N, 14° 48′ 24″ O (mapo)51.33361114.806667Koordinatoj: 51° 20′ 1″ N, 14° 48′ 24″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | NOL | ||
Eksteraj paĝoj | |||
www | |||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
La distrikto Niederschlesische Oberlausitz estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, en la ekstrema oriento de la lando. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Löbau-Zittau kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Görlitz kunfandiĝis al nova distrikto Görlitz.
La urbo Niesky estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.340,24 km² fine de la jaro 2006 loĝis 94.750 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Niederschlesische Oberlausitz estas signita per 15.
Najbaraj distriktoj estis okcidente Bautzen kaj Kamenz kaj norde la brandenburgia distrikto Spree-Neiße. Sudoriente najbaris la eksterdistrikta urbo Görlitz kaj oriente Pollando. La distrikto estis membro de la Eŭropa regiono Niso.
|