La distrikto Slavsk (ruse Славский район, latinliterigite Slavskij rajon) estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1 345 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 21 017 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 16 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Slavsk, cirile Славск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Heinrichswalde. La distrikto estas la plej norda de la provinco - nordoriente ĝi limiĝas per la bordo de la rivero Nemunas (ruse Неман, Neman) kaj do per la ŝtata limo al Litovio kaj la Eŭropa Unio, nordokcidente ĝi limiĝas per la orienta bordo de la Kurona Laguno.