Divertikulito | |
---|---|
malsano • simptomo aŭ signo | |
Dika intesto (subaĵa aŭ sigmoida kojlo), kie oni povas vidi multoblajn divertikulojn. Notu, kiel la divertikuloj ambaŭflanke prezentiĝas sur la laŭlonga muskolfasko (la anatoma tenio). Oni centimetre montras la skalon. | |
KIM-10 | K57 - K55 |
Klinika bildo | |
Trafita sistemo | Gastroentera traktuso |
Divertikulito estas gastroentera malsano en kiu divertikuloj, poŝetoj ene de la intestvando, inflamas.[1]
La simptomoj tipe inkluzivas subitan komencon de abdomena doloro en unu el la du malsupraj kvadrantaj, sed la atako povas daŭri kelkajn tagojn. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo la doloro kutimas prezentiĝi maldekstraflanke, kvankam en Azio kaj Afriko ofte dekstraflanke.[2][3] Povas ankaŭ esti febro, naŭzo, lakso aŭ mallakso, kaj povas esti sango en la fekaĵo.[1] Ripetitaj atakoj povas okazi.[2] Kvankam la kialo estas necerta, ĉiuj ĉi — obezeco, manko de korpekzercado, fumado kaj nesteroidaj kontraŭinflamigaj drogoj — eble estas riskfaktoroj, sed la rolo de dieta fibro estas necerta.[2]
Havi poŝetojn ene de la dika intesto, kiuj ne inflamas, nomiĝas divertikulozo.[1] En 10 ĝis 25 procentoj de pacientoj kun divertikulozo, la kondiĉo, pro bakteria infekto, iam aŭ tiam fariĝos divertikuliton.[2][4] Oni povas diagnozi la kondiĉon per sanga provo, komputila tomografio, kojloskopio aŭ kojlokontrasta bariklistero La diferenciga diagnozo inkluzivas agaciĝan intestan sindromon.