Kiel legi la taksonomion Djuko
Djuko en Ĉilio
Djuko en Argentino
Biologia klasado
Konserva statuso
Arealo de djukoj: purpura - tutjara, blua - nur ekster reprodukta periodoArealo de djukoj: purpura - tutjara, blua - nur ekster reprodukta periodo
Sinonimoj
Fringilla diuca
Aliaj Vikimediaj projektoj
Djuko (Diuca diuca ) estas specio de semo-manĝantaj tanagroj el Andoj . Ĝi estas la sola membro de genro Diuca . Tiuj ĉi birdoj renkonteblas en Argentino , Bolivio , Brazilo , Ĉilio , kaj Urugvajo . Ĝiaj naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj arbustaroj , montaraj arbustaroj kaj tre degeneritaj iamaj arbaroj.
Djuko estis unue priskribita far Ĉilia naturalisto Juan Ignacio Molina en 1782 sub dunomo Fringilla diuca .[ 2]
La specia nomo, kiu poste iĝis ankaŭ la genra nomo, estas la nomo de tiu ĉi birdo en la mapuĉa lingvo (kiu povas soni kiel Diuca aŭ Siuca ).[ 3]
La genron enkondukis en 1850 germana naturalisto Ludwig Reichenbach .[ 4] [ 5]
Antaŭe al tiu ĉi genro ankaŭ apartenis la Glaĉera fringo sub nomo Diuca speculifer , sed nun ĝi estas movigita al Idiopsar , kaj djuko restas la sola specio de Diuca .
Oni rekonas 4 subspeciojn of djukoj:[ 5]
D. d. crassirostris Hellmayr , 1932 – nord-centra Ĉilio, suda Bolivio kaj norda Argentino
D. d. diuca (Molina, 1782) – centra, sud-centra Chilio kaj uesta Argentino
D. d. chiloensis Philippi Bañados & Peña, 1964 – Insulo Ĉiloe (apud suda Ĉilio)
D. d. minor Bonaparte , 1850 – centra, suda Argentino kaj suda Ĉilio
↑ BirdLife International (2018). “Diuca diuca ”, IUCN Red List of Threatened Species 2018 , p. e.T22723174A132021887 . doi :10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22723174A132021887.en . Alirita 12 November 2021..
↑ Molina, Juan Ignacio . (1782) Saggio sulla storia naturale del Chili (hispane ). Bologna: Nella Stamperia di S. Tommaso d'Aquino, p. 249–250 .
↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names . London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4 .
↑ Reichenbach, Ludwig . (1850) Avium Systema Naturale (germane ). Friedrich Hofmeister.
For the publication date see: Dickinson, E.C. . (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers . Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5 .
↑ 5,0 5,1 Tanagers and allies . IOC World Bird List Version 10.2 . International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 1 November 2020 .