- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Česká Lípa. Pri municipo situanta en distrikto Kladno temas artikolo Doksy.
Doksy (germane Hirschberg am See respektive Bad Hirschberg) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la distrikto Česká Lípa kaj al la regiono Liberec. La urbo situas en la norda parto de Bohemio, 65 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 18 kilometrojn sudoriente de la distrikta centro Česká Lípa. Vivas ĉi tie 5 119 loĝantoj (2024). La germana nomo Hirschberg am See, laŭvorte "cervomonto ĉe la lago" indikas lagobordan situon: la urba lago tuj norde de la urbocentro nun nomiĝas Máchovo jezero, kaj plia lago nun nomata Brehynski rybnik situas kilometron pli oriente. Laŭ la urbo nomiĝas Doksa montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okna, Ralsko, Bělá pod Bezdězem, Provodín, Jestřebí, Chlum, Bezděz, Blatce, Dubá, Skalka u Doks, Luka, Březovice, Nosálov kaj Tachov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 934 |
---|
1880 | 3 761 |
---|
1890 | 3 465 |
---|
1900 | 3 124 |
---|
1910 | 3 075 |
---|
1921 | 3 194 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 144 |
---|
1950 | 3 838 |
---|
1961 | 4 707 |
---|
1970 | 4 685 |
---|
1980 | 5 468 |
---|
1991 | 5 075 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 5 063 |
---|
2012 | 5 172 |
---|
2014 | 5 199 |
---|
2016 | 5 190 |
---|
2017 | 5 168 |
---|
2018 | 5 189 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 5 206 |
---|
2020 | 5 186 |
---|
2021 | 5 177 |
---|
2022 | 5 081 |
---|
2023 | 5 187 |
---|
2024 | 5 119 |
---|
En la urbo estis tre sukcesa Somera_Esperanto-Kolegio_en_Doksy, kiun kun admiro priskribis Karel Píč en Litomiŝla tombejo kaj Eli Urbanová en Hetajro dancas.