Dolné Mladonice, hungare Alsólegénd [alŝOlegEnd], germane Untermladunitz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Dolné, alsó kaj unter signifas: suba.
Dolné Mladonice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 42 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 128 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′00″N 19°08′00″O / 48.333333°N, 19.133333°O (mapo) Koordinatoj: 48°20′00″N 19°08′00″O / 48.333333°N, 19.133333°O (mapo) | ||
Alto | 400 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolné Mladonice [+] | |||
Dolné Mladonice situas laŭ flankovojoj. Krupina troviĝas je 8 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391 laŭ tiama hungara ortografio "Legyend". Iam la vilaĝo disiĝis je suba kaj supre partoj. En 1715 oni komputis tie 15 familiojn. En 1828 loĝis tie 203 vilaĝanoj en 34 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Alsó-Mladonya, poste ĝi rericevis sian originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsólegénd 217 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Kelkaj partoprenis en la Slovaka Nacia Ribelo. En 2001 vivis en Dolné Mladonice 152 homoj, (ĉiuj slovakoj).