Dolné Obdokovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 02 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 162 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°19′00″N 18°13′00″O / 48.316667°N, 18.216667°O (mapo) Koordinatoj: 48°19′00″N 18°13′00″O / 48.316667°N, 18.216667°O (mapo) | ||
Alto | 197 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolné Obdokovce [+] | |||
Dolné Obdokovce, hungare Alsóbodok [alŝObodok] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Dolné kaj alsó signifas: suba.
Dolné Obdokovce situas inter montetoj, fine de sakovojo el Pohranice. Nitra (urbo) troviĝas je 9 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1228 laŭ tiama hungara ortografio "Bodok". En 1586 kaj en 1664 la turkoj bruldetruis la setlejon. En 1751 oni komputis tie 45 familiojn. En 1787 loĝis tie 485 vilaĝanoj en 70 domoj, en 1828 502 vilaĝanoj en 79 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1873 kaj en 1890 incendioj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóbodok 747 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo ne rehungariĝis spite la unuan Arbitracion de Vieno, kiu deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo restis en Slovakio, sed Slovakio donis alian vilaĝon. En 2001 vivis en Dolné Obdokovce 1159 homoj, (805 hungaroj, 341 slovakoj). Hungarlingva baz- kaj mezlernejo funkcias en la vilaĝo.