Dolní Bezděkov

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Chrudim. Pri parto de municipo Bratronice temas artikolo Dolní Bezděkov (Bratronice).
Koordinatoj: 49° 57′ 38″ N 15° 53′ 02″ O / 49.96056 °N, 15.88389 °O / 49.96056; 15.88389 (mapo)
Dolní Bezděkov
germane Bezdiekau
municipo
Dolní Bezděkov, kapelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Bezděkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Dolní Bezděkov
 - alteco 244 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 38″ N 15° 53′ 02″ O / 49.96056 °N, 15.88389 °O / 49.96056; 15.88389 (mapo)
Katastro 1,75 km² (175 ha) Dolní Bezděkov
Loĝantaro 272 (2024)
Denseco 155,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 505030
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Bezděkov
Retpaĝo: www.dolnibezdekov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Bezděkov (germane BezdiekauBesdiekau) estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sur maldekstra flanko de la rivero Novohradka, 7 km oriente de la urbo Chrudim kaj 3 km okcidente de la urbo Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 272 loĝantoj (2024). Al la komunumo apartenas ankaŭ du izolitaj domoj en distanco de ĉirkaŭ 1 km, nomataj Turyň.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrochův Týnec, Kočí, Nabočany kaj Vejvanovice.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo en historia dokumento estas el la jaro 1318. Ĝiaj posedantoj ofte alterniĝis. Ili estis senjoroj el Bezděkov, Malcidoj el Chýnov, Slepoticidoj el Solovice. Markvart el Slepotice la havaĵon transprenis en la jaro 1548 kaj konstruis en Bezděkov fortikaĵeton, pri kiu la lasta raporto estas el la jaro 1623 kaj verŝajne en tridekjara milito ĝi estis detruita. En la jaro 1584 vendis Jan Lukavský vilaĝon Bezděkov al posedanto de Hrochův Týnec Mikuláš el Lobkovice kaj Nové Hrady. En havaĵo de sinjorejo Hrochův Týnec ĝi estis ĝis la jaro 1848. De la jaro 1955 Bezděkov ŝanĝis sian nomon je nuna Dolní Bezděkov. En sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento la vilaĝo estis kunigita al Hrochův Týnec kaj de la jaro 1990 ĝi ree memstariĝis.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869277
1880294
1890352
1900344
1910332
1921308
JaroLoĝantoj
1930308
1950296
1961257
1970234
1980210
1991175
JaroLoĝantoj
2001176
2014183
2016180
2017185
2018203
2019218
JaroLoĝantoj
2020231
2021225
2022226
2023265
2024272

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Dominanto de Dolní Bezděkov estas kapeleto de Sankta Johano Baptisto en vilaĝa centro sur la plej alta loko. Sur ĝia frontono estas nomoj kaj fotografaĵoj de loĝantoj falintaj en la unua mondmilito.

Malantaŭ la vilaĝo direkte al Kočí staras sabloŝtona krucifikso kun surskribo, ke ĝi apartenas al Premonstradoj kaj estis en la jaro 1775 starigita de la komunumo Bezděkov. La kruco estis listigita inter kulturaj memoraĵoj de la Ĉeĥa respubliko.

Naskiĝinto

[redakti | redakti fonton]

En Dolní Bezděkov naskiĝis en la jaro 1933 Václav Rabas, ĉeĥa orgenisto-virtuozo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]