Dolní Podluží | |||
germane Niedergrund | |||
municipo | |||
Aviadila foto de okcidenta parto de Dolní Podluží
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Podluží | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Varnsdorf | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Ŝluknova terlango | ||
Montaro | Luzacia montaro | ||
Situo | Dolní Podluží | ||
- alteco | 370 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 52′ 48″ N 14° 35′ 43″ O / 50.88000 °N, 14.59528 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,15 km² (1 515 ha) Dolní Podluží | ||
Loĝantaro | 1 173 (2024) | ||
Denseco | 77,43 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1378 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 55 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562432 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Podluží | |||
Retpaĝo: www.dolnipodluzi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Podluží (ĝis la jaro 1947 Dolní Grund, germane Niedergrund) estas municipo de Ĉeĥio en norda flanko de Luzacia montaro en distrikto Děčín. Vivas ĉi tie 1 173 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Großschönau, Horní Podluží, Jiřetín pod Jedlovou, Varnsdorf kaj Mařenice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1378.
Estiĝo de la municipo koneksas verŝajne kun agado de mezepokaj vitrofarejoj en la 13-a kaj la 14-a jarcentoj aŭ kun elserĉado de multekostaj ŝtonoj aŭ minado de ercoj. En la 18-a jarcento disvastiĝis en la municipon produktado de veluro kaj kordurojo kaj estis ĉi tie ankaŭ natura blankigiloj.
La 22-an de septembro 1938 henleinanoj enkadre de bataloj je Ŝluknova terlango murdis en la municipo Jan Teichmann kaj Václav Kozel, anojn de Financa gardistaro. La eventon rememorigas svelta kolono en aspekto de ĉeĥoslovaka lima orientiga kolono kun signo de leono kaj memortabulo, kiu estis senvualigita en septembro de 1945. Post ellandigo de germanoj post la Dua Mondmilito en la municipo karakterize sinkis la nombro de loĝantoj – nun vivas ĉi tie 1202 loĝantoj, dume en la jaro 1935 la municipo havis 3 504 loĝantojn.
La municipo troviĝas sudokcidente de urbo Varnsdorf, en larĝa valo deakvigata de rojo Lužnička, mezo de la municipo situas en supermara alteco 370 metroj. Suda parto de la municipo troviĝas en PPR Luzacia montaro. Sur teritorio de la municipo troviĝas Minista instruiga pado Údolí Milířky. Okcidente ĝi ligas al Horní Podluží, kun kiu ĝi kreas proksimume 6 km longan koneksan valan loĝigon.
Al la municipo apartenas ankaŭ partojn Kateřina kaj Světliny 2.díl. En la municipo troviĝas limpasejo en Germanion por piedirantoj kaj biciklistoj Dolní Podluží – Herrenwalde.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 736 |
1880 | 3 178 |
1890 | 3 257 |
1900 | 3 389 |
1910 | 3 485 |
1921 | 3 212 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 504 |
1950 | 1 966 |
1961 | 1 794 |
1970 | 1 616 |
1980 | 1 469 |
1991 | 1 244 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 201 |
2011 | 1 128 |
2014 | 1 189 |
2016 | 1 196 |
2017 | 1 195 |
2018 | 1 181 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 202 |
2020 | 1 190 |
2021 | 1 185 |
2022 | 1 176 |
2023 | 1 179 |
2024 | 1 173 |
|