Dolní Čermná | |||
germane Niedertscherma, germane Böhmisch Rothwasser (1939-1945) | |||
kampurbo | |||
Preĝejo de sankta Georgo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Čermná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Situo | Dolní Čermná | ||
- alteco | 394 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 45″ N 16° 34′ 00″ O / 49.97917 °N, 16.56667 °O (mapo) | ||
Areo | 14,99 km² (1 499 ha) | ||
Loĝantaro | 1 371 (2024) | ||
Denseco | 91,46 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 53 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580112 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Čermná | |||
Retpaĝo: www.dolni-cermna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Čermná estas kampurbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, apud la rivereto Čermenka, 17 km oriente de la urbo Ústí nad Orlicí kaj 11 km norde de la urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 1 371 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Dobrouč, Horní Třešňovec, Horní Čermná, Verměřovice, Ostrov, Petrovice kaj Bystřec.
Dolní Čermná ekestis dum koloniigado de la regiono en la unua duono de 13-a jarcento. Skribe ĝi estas unue menciita en la jaro 1304, kiam ĝi sub nomo Rottenwasser fariĝis havaĵo de monaĥejo Zbraslav. En la jaro 1358 ĝi transiĝis en havaĵon de nove fondita episkopejo Litomyšl sub latina nomo Rufa Aqua. Post husanaj militoj la sinjorejo venis en havaĵon de familiaro Kostka el Postupice, kiu ĉi tie ĉirkaŭ la jaro 1450 konstruigis ankoraŭ nun ekzistantan fiŝlagon kun areo 16 ha. En la jaro 1507 la vilaĝon akiris familiaro Pernštejn kaj en la jaro 1622 Lichtenŝtejnoj. En la jaro 1873 estis Čermná promociita je kampurbo. Pro diversaj konfesioj de loĝantoj estis Čemná en la jaro 1936 dividita je la Horní Čermná (Supra Ĉermna), kie superis evangelianoj kaj Dolní Čermná (Malsupra Ĉermna) kun katolikoj.
La origina loĝantaro estis tute ĉeĥa. En tempo de germana okupado estis en la vilaĝo unu familio germana kaj tri miksitaj. Tamen la vilaĝo estis dividita kaj parto super la fiŝlago apartenigita al t.n. Sudetoj kaj Germanio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 711 |
1880 | 3 395 |
1890 | 3 557 |
1900 | 3 406 |
1910 | 3 408 |
1921 | 3 155 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 634 |
1950 | 1 131 |
1961 | 1 249 |
1970 | 1 253 |
1980 | 1 238 |
1991 | 1 294 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 337 |
2014 | 1 308 |
2016 | 1 335 |
2017 | 1 316 |
2018 | 1 345 |
2019 | 1 345 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 329 |
2021 | 1 324 |
2022 | 1 356 |
2023 | 1 385 |
2024 | 1 371 |
Preĝejo de Sankta Georgo estas frubaroka el la jaroj 1687 - 1690, ununava kun trilatere fermita presbiterejo, de ekstere duoncirkla. La sakristio estas sur norda flanko, prisma turo antaŭ la okcidenta fronto. Eksteraĵo estas membrigata per toskanaj pilastroj kaj per kordona kornico. La presbiterejo estas volbita per konĥo kun segmentoj, la navo estas platplafona kun ligna ĥorejo, en subturejo estas kresteta volbo kaj en sakristio plataĵo.
La ĉefaltaro estas novgotika kun nazarena bildo de Sankta Georgo, barokaj statuoj de Sankta Nikolao kaj Sankta Aŭgusteno el la fino de 18-a jarcento. Du flankaj altaroj estas rokokaj kun bildoj de J. Umlauf el la jaro 1770, rokoka estas ankaŭ la predikejo. La preĝejon plu ornamas statuetoj de Sankta Maria kaj Sankta Johano el Kalvario el la fino de 18-a jarcento kaj tri blazonaj tomboŝtonoj el la fino de 16-a jarcento. Ekstere estas valora empira figura tomboŝtono.
Apud la preĝejo estas sonorilturo el la jaro 1559. La sonorilo "Georgo" devenas el metiejo de Georgo el Litomyšl.
Sur la tombejo estas kapelo de Sankta Barbara, verŝajne el la jaro 1742. Temas pri negranda oblonga konstruaĵo kun duoncirkla fermo. En la fronto estas pinjono kun niĉo, en kiu estas statuo de Sankta Barbara el la unua duono de 18-a jarcento. Interne estas altaro de Sankta Barbara el la sama tempo, kun novtempa bildo de la sanktulino kaj bildo de Sankta Georgo proksimume el la jaro 1700.
Malnova ŝtona ponto estas datita 1308.
Sur malgranda monteto staras preĝejo de Sankta Antonio de Padovo konstruita en la jaroj 1850 - 1860. Ĝi estas ununava kun platplafona navo kaj kun predikejo volbita per konĥo.
|