Dolní Ředice | |||
germane Nieder Reditz | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Ředice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Holice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Dolní Ředice | ||
- alteco | 233 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 04′ 40″ N 15° 55′ 26″ O / 50.07778 °N, 15.92389 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,64 km² (1 064 ha) Dolní Ředice | ||
Loĝantaro | 1 046 (2024) | ||
Denseco | 98,31 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1340 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 75 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574929 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Ředice | |||
Retpaĝo: www.dolniredice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Dolní Ředice (germane Nieder Reditz) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km nordoriente de la urbo Sezemice kaj 6 km okcidente de la urbo Holice, proksime de la ŝoseo n-ro 36 inter Pardubice kaj Holice, en ebenaĵo apud la rivero Loučná. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choteč, Časy, Dašice, Rokytno, Chvojenec, Dolní Roveň kaj Horní Ředice.
Kiel atestas arĥeologiaj trovaĵoj, teritorio de nuntempa Ředice estis prisetlita jam antaŭ kelkaj jarmiloj. La unua skriba mencio pri Ředice datiĝas en la jaro 1336, kiam ĝi nomiĝis Hermansdorf, eble laŭ nomo de la germana koloniisto, kaj estis parto de la senjorejo Vysoké Chvojno. Antaŭ la jaro 1340 mastrumis la senjorejon Jindřich el Lichtemburk kaj antaŭ la jaro 1358 parton de ĝi havigis al si Jan el Šternberk. Familio Šternberk starigis sian sidejon en Holice kaj eknomiĝis Holický el Šternberk. Ankaŭ Ředice fariĝis parto de senjorejo Holice.
De la duono de 14-a jarcento krome menciita germana nomo aperas ankaŭ la ĉeĥa nomo Ředice derivita de nomo de rivereto Ředina, nun Ředička. Sinsekve la origina germana nomo perdiĝis. En la jaro 1507 aĉetis Ředice Vilém el Pernštejn kaj la vilaĝo fariĝis parto de vasta senjorejo Pardubice. Tiu ĝi estis ankaŭ post vendo de la senjorejo al la Reĝa kamero en la jaro 1560 kaj restis tiu ĝis nuligo de servutismo (1848).
La tridekjara milito estis katastrofo ankaŭ por Ředice. Ankoraŭ en la jaro 1654 estis triono de la bienoj forlasita. Sed dum la 18-a jarcento nombro de bienoj rapide kreskis. En tiu tempo ankaŭ aperas divido de Ředice je "Supra - Horní" kaj "Malsupra - Dolní". La unuaj oficialaj skribaj mencioj pri divido devenas el la jaro 1757. Sed definitive la divido okazis nur en la jaro 1849, kiam en ambaŭ vilaĝoj ekestis memstaraj komunumaj komitatoj kaj memstaraj estraroj kun vilaĝestroj en frontoj de ili.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 805 |
1880 | 844 |
1890 | 857 |
1900 | 892 |
1910 | 952 |
1921 | 972 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 969 |
1950 | 819 |
1961 | 828 |
1970 | 772 |
1980 | 761 |
1991 | 779 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 770 |
2014 | 857 |
2016 | 897 |
2017 | 919 |
2018 | 942 |
2019 | 963 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 973 |
2021 | 982 |
2022 | 997 |
2023 | 1 014 |
2024 | 1 046 |
En Dolní Ředice naskiĝis en la jaro 1901 muzika pedagogo kaj verkisto Joža Jaro, kiu aktivis ĉefe en sudbohemia urbo Písek, kie li instruis muzikon, verkis akompanaĵojn al teatraĵoj, funkciis kiel ĥorestro kaj signifa publika aktivisto. Li aranĝis multajn sudbohemiajn popolajn kantojn. En la jaro 1942 li estis ekzekutita en Berlino.