Dolný Badín, hungare Alsóbágyon [alŝObAdjon], germane Unterbadin estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Dolný, alsó kaj unter signifas: suba.
Dolný Badín | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 51 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 256 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°16′00″N 19°04′00″O / 48.266667°N, 19.066667°O (mapo) Koordinatoj: 48°16′00″N 19°04′00″O / 48.266667°N, 19.066667°O (mapo) | ||
Alto | 305 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Dolný Badín situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Krupina troviĝas je 11 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. En la 9-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1135 en latina formo "villa Badun". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 195 vilaĝanoj en 33 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóbágyon 202 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolný Badín 263 homoj, (261 slovakoj).