Dolomiten estas la plej grava germanlingva ĵurnalo de Sudtirolo. Kelkaj rubrikoj aperas ankaŭ en la ladina lingvo. La itallingva ĵurnalo en Sudtirolo nomiĝas Alto Adige.
- 1882: La gazeto fonditas sub la titolo Der Tiroler kaj aperas po tri tragojn en la semajno
- 1914: Der Tiroler iĝas taggazeto.
- 15-a de julio 1923: Post la malpermeso de la nomo Tirol fare de la faŝistoj italaj la gazeto devas fari nomoŝanĝon. La nova titolo estas: "Der Landsmann".
- Oktobro de 1925: Laŭ ordono de la loka registaro la redaktado de la gazeto devas ĉesi; la gazeto malaperas.
- 24-a de decembro 1926: La gazeto re-ekekzistas sub la nomo Dolomiten danke al la engaĝiĝo i.a. de Michael Gamper.
- De la 1.1.1942 ĝis la 9.9.1943 Dolomiten pluse aperas en tutlanda eldono.
- 9-a de septembro 1943: La nazioj haltigas la redaktadon kaj malliberigas la tutan redaktantaron.
- 19- de majo 1945: Relanĉo de la ĵurnalo.
- 1956: Ĉefredaktisto iĝas Friedl Volgger
Averaĝa eldono en 2012:
- lunde ĝis ĵaŭde: 48.546
- vendrede: 74.369
- sabate: 56.768