Domenico Maria Novara da Ferrara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1453 en Ferrara |
Morto | 30-an de novembro 1503 (50-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | latina |
Alma mater | Universitato de Florenco |
Okupo | |
Okupo | astronomo universitata instruisto matematikisto astrologo |
Domenico Maria Novara (1454–1504) estis itala sciencisto.
Dum 21 jaroj li estis profesoro de astronomio en la Universitato de Bolonjo, kaj en 1500 li ankaŭ instruis pri matematiko en Romo. Li elstaris kiel platonisma astronomo, kaj en 1496 li instruis al Nikolao Koperniko astronomion. Li estis ankaŭ astrologo.
En Bolonjo, Novara estis helpita de Koperniko, kun kiu li observis lunan kaŝadon de Aldebarano. Koperniko poste uzis tiun observadon por pruvi la modelon de Ptolemeo de la luna distanco.
La verkoj de Novara ĝenerale perdiĝis, escepte pro kelkaj astrologiaj almanakoj verkitaj por la universitato. Sed la verko de Koperniko nome De revolutionibus orbium coelestium (publikigita en 1543, longe post la morto de Novara) registras ke la 9a de Marto 1497 Novara atestis la unuan observon de Koperniko.