Domingos Fernandes Calabar (1609-1635) | ||
---|---|---|
![]() Ikonagrafia bildo de Domingos Fernandes Calabar, brazila proprietulo de sukermuelilo kiu aliĝis al la nederlandanoj dum la invado de la Kapitanlando de Alagoaso.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1609 en Porto Calvo, Kapitanlando de Pernambuko, nuna Alagoaso | |
Morto | 22-an de julio 1635 en Porto Calvo, Kapitanlando de Pernambuko, nuna Alagoaso | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kontrabandisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Domingos Fernandes Calabar estis portugaldevena brazila soldato, kontrabandisto kaj proprietulo de sukermuelilo, kiu aliĝis al la nederlandanoj dum la invado de la Ŝtato Alagoaso, tiam apartenanta al la Kapitanlando de Pernambuko. Li estis poste kaptita kaj ekzekutita fare de la portugaloj pro ŝtatperfido.
De humila familio, filo de portugala patro kaj indiĝena patrino, Domingos Fernandes Calabar havis religian edukon, studinte kun la jezuitoj. En 1630, dum la nederlanda invado de Pernambuko, li estis unu el la unuaj kiuj sin donis al batalado, defendante la portugalojn. Li postlasis brutaron kaj teron por iĝi batalanto.
En 1631, la nederlandanoj konkeris la Insulo de Itamarakao, sed la ekspansio de ĝiaj domajnoj estis tre malrapida. La brazila defendo, komandita fare de la portugala Matias de Albuquerque, uzis geriltaktikojn kaj per embuskoj, li malfortigis la malamikarmeon. Portugalio, siavice, sendis floton de pli ol 50 ŝipoj kiel plifortikigojn. En septembro de la sama jaro, hispanaj trupoj ankaŭ elŝipiĝis por helpi kaj defendi la teron.
Tamen, la malkontento de brazilanoj kiuj batalis kune kun la portugaloj kreskis pli kaj pli, pro la mistraktado kiun ili ricevis kaj la malmulte da rekono kiun ili ricevis pri siaj servoj. Aliflanke, la nederlandanoj komencis oferti rekompencojn al iu ajn, kiu kunlaboris kun ili.
La 22-an de April, 1632, Calabar helpis al la nederlandanoj. Kvankam la signifo de lia gesto kaj liaj intencoj neniam estis plene klarigitaj, la sekvoj de lia sinteno ŝanĝis la kurson de la konflikto.
Domingos Fernandes Calabar akceptis la postenon de majoro, kiu estis proponita al li, postulante nur detalajn informojn pri la traktado kiu estus donita al la brazilanoj okaze de nederlanda venko. En letero adresita al la guberniestro de la kapitanlando, Matias de Albuquerque, Calabar deklaris ke li venis al la alia flanko ne kiel perfidulo, sed kiel patrioto, vidante ke la nederlandanoj serĉis establi liberecon en Brazilo, dum la portugaloj kaj hispanoj havis intereson sklavigi nian landon. En la periodo inter aprilo 1632 kaj julio 1635, Calabar respondecis pri granda parto de la nederlandaj venkoj sur la portugaloj. Batalante kontraŭ siaj iamaj kunuloj, li malkaŝis ĉion, kion li sciis al la invadantoj. Per lia helpo, la nederlandanoj konkeris plurajn urbojn en Pernambuko. Ili ankaŭ sukcese invadis la kapitanlandojn de Paraibo kaj Norda Rio-Grando, venkante gravajn centrojn de la hispan-portugala rezisto.
En marto 1635 la nederlandanoj atakis Porto Calvo-n, la propran naskiĝurbon de Calabar. La portugaloj fuĝis, lasante la loĝantojn submetitaj al la nederlandanoj. La nura vojo taŭga por esti uzita en la regiono estis gardita fare de Calabar. Generalo Matias de Albuquerque, kiu retiriĝis en la nordon de la regiono, malfermis vojon, atakante la lokon sukcese.
Domingos Fernandes Calabar estis arestita kaj kondamnita. Lia nomo estis por ĉiam asociita kun la ideo de perfido. Milita tribunalo donis sian juĝon. La 22-an de julio 1635, Calabar estis garotita kaj tiam pendigita. Lia diserigita korpo estis elmontrita sur publika placo.[1]