Domo de Boruĝerdioj | |||
---|---|---|---|
domego kultura havaĵo | |||
Lando | Irano vd | ||
Situo | Kashan County | ||
Konstrustilo(j) | Qajar architecture vd | ||
Arkitekto(j) | Ustad Ali Maryam vd | ||
Estiĝo | 1875 | ||
Malfermo | 1892 | ||
Koordinatoj | 33° 58′ 28″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo)33.97458333333351.440638888889Koordinatoj: 33° 58′ 28″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo) | ||
| |||
La Domo de Boruĝerdioj estas historia doma muzeo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita en 1857 fare de arkitekto ostad (majstro) Ali Marjam[1] por la bofilino de la familio Boruĝerdi, riĉa komercisto.[2] La bofilino venis de la bonhava familio Tabatabai familio, por kiu la arkitekto konstruis la apudan Domon de familio Tabatabai plurajn jarojn antaŭe.[3][4]
La Domo de Boruĝerdioj konsistas el la biruni ("ekstero", la publika areo) kaj andaruni ("interno", la privataj kvaronoj), kiuj estas inter la ĉefaj trajtoj de tradicia loĝdoma arkitekturo de Irano, kune kun korto kun fontanohava baseno kaj du-etaĝa ejvan (balkono).[2] La ĉefa halo estas ĉapelita de ĥiŝĥan, kio estas tipo de centra kupolo. Tri 40-metrojn altaj ventkaptiloj, du super la ĉefa halo kaj unu super la enireja areo, estas ankaŭ starigitaj sur la domo.[5][6] La domo estas ornamita per stukado, vitraloj kaj spegulaĵoj kaj inkludas ankaŭ freskojn faritajn de eminenta pentristo Kamal-ol-Molk.[1][2][7]