Don McLean | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1945 (79-jaraĝa) en New Rochelle |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Iona University (en) - Bachelor in Business Administration (en) (–1968) Iona Preparatory School (en) - diplomo de sekundara lernejo (–1963) Iona Preparatory School (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantoverkisto komponisto kantisto gitaristo |
Verkoj | American Pie Vincent |
TTT | |
Retejo | http://www.don-mclean.com/ |
Donald McLean III (2a de oktobro, 1945) estas usona kantisto-kantoverkisto, plej bone konata pro sia furora kanto de 1971 nome "American Pie", 8.5-minuta popol-roka "kultura mejloŝtono"[1] pri la perdo de senkulpeco de la frua rokanrola generacio.[2]
Aliaj unuopaĵoj liaj estis "Vincent" pri Vincent van Gogh,[3] "Dreidel", adapto de la kanto de Roy Orbison nome "Crying", adapto de la kanto de Skyliners nome "Since I Don't Have You", kaj "Wonderful Baby".
Lia komponaĵo "And I Love You So" estis kantita de Elvis Presley, Perry Como, Helen Reddy, Glen Campbell, kaj aliaj, kaj en 2000, Madonna havis sukceson per "American Pie".
En 2004, li estis enmetita en la Kantoverkista Famulejo. Januare 2018, BMI atestis, ke "American Pie" kaj "Vincent" estis atingintaj kvin milionojn kaj tri milionojn da aŭskultoj respektive.[4]