Donndorf | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio • neurba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Kyffhäuser | |||||
Komunumo | Roßleben-Wiehe | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 034672 | |||||
Poŝtkodo | 06571 | |||||
Aŭtomobila kodo | KYF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16065013 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 18′ N, 11° 22′ O (mapo)51.29305555555611.371111111111Koordinatoj: 51° 18′ N, 11° 22′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 120 m | |||||
Areo | 11,51 km² | |||||
Donndorf estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Roßleben-Wiehe. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 783 loĝantojn.
Krom la ĉefa loĝloko, komunumeroj de Donndorf ĝis fino de 2018 estis Kleinroda kaj Kloster Donndorf, kiu iam donis sian nomon al la tuta vilaĝo.
Je la komenco de la 9-a jarcento Donndorf menciiĝis en registro de la posedaĵoj de Abatejo Hersfeld. Mezepoka burgo laŭdire staris sur la loko de la nuna monaĥejo kio konfirmiĝis ankaŭ per arkeologiaj esploroj. En la jaro 1190 menciiĝis certa Hermanus de Tundorf, tamen ankoraŭ ne klaras ĉu tiu ĉi familio loĝis fakte en la burgo la tutan tempon.[1]
Kleinroda Kleinroda estiĝis verŝajne en la 12-a jarcento. La topografia nomo klarigas ke la vilaĝo estiĝis danke al senradikigo (senradikigi kaj senplantigi germane estas "roden", "klein" simple indikas etan lokon) kaj setligo.
Monaĥejo Donndorf Monaĥejo Donndorf unue endokumente menciitis en la jaro 1250. Ĝia historio komenciĝis ĉirkaŭ tiu ĉi jaro per la fondo de la cistercianina klostro en la gravio Wiehe-Rabiswalde. En 1525 ribelaj kamparanoj ŝturmprenis ĝin kaj elrabis barbare la sanktajn ejojn. En la kuro de Reformacio la tuto ŝanĝiĝis en lernejon.[2] La administrado de la monaĥejo kiel ankaŭ de la lernejo estis ekde 1540 en la manoj de la grafoj de Werthern-Wiehe, ekde 1869 en la manoj de la familio de Werthern-Bachra. La bieno havis 170 hektarojn kaj 250 hektarojn da arbaroj. La "Fondaĵo Klosterschule" formis centron spiritan de la regiono. Konataj lernantoj estis ekz. la historiisto Leopold von Ranke kaj la kemiisto Fritz Hofmann. Interesas ke tiu ĉi lernejo servis kiel provizadlernejo por la gimnazioj de Monaĥeja lernejo Roßleben kaj Landesschule Pforta. En 1924 ĉiukaze la lernejo devis fermiĝi pro inflacio. En 1928 sekvis la kunfandiĝo de la monaĥeja areo kun Donndorf. En 1945 la familio posedinta laŭ kutima komunisma agadmanieraĉo senrekompense senproprietigitis kaj forpelitis.[3] Post la Turniĝo la kadukaj ejoj restaŭritis inter 1994 kaj 1996. En la 1996-a jaro ekgastis la "Landa hejmpopollernejo".
Jen la nomoj de kelkaj urbestroj el la lastpasintaj jardekoj:
La historiaj monumentoj kaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la eksa monaĥejoj kiel ankaŭ la preĝejoj ege subtenitis en la 1990-a jaro fare de "Germana fondaĵo monumentprotektado".
La komunumo situas apud la Unstrut-fervojlinio (Unstrutbahn) malfruante ekde 2006 de regula cirkulado persona. Ĝi - almenaŭ teorie - interligus perfekte kaj mediprotektante la komunumojn Naumburg kaj Artern. Agadogrupoj akre kaj ade klopodas repreni la trafikon fervojan. Ŝosee la landa strato inter Reinsdorf kaj Wiehe rekte trans la vilaĝo transkondukas; je distanco de 15 km troviĝas eĉ la federacia aŭtoŝoseo A38.