Doris Irene Taylor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1901 en Norwood |
Morto | 23-an de majo 1968 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | aktivulo |
Doris Irene Taylor (n. la 25-an de julio 1901, m. la 23-an de majo 1968) estis aŭstralia aktivistino pri sociaj servoj kaj esperantistino[1]. Taylor ricevis en la jaro 1959 la Ordeno de la Brita Imperio (M.B.E.)[2]. La sudaŭstralia balotada distrikto (Electoral district of Taylor) portas ŝian nomon[3]. Ŝia laboro por pli sana maljuniĝo estis laŭdita de la Monda Organizaĵo pri Sano[4], asertante ke "ŝi konstruis la plej kompletan kaj efikan sistemon de sanprevento por maljunuloj en la tuta mondo"[1].
Dum la 1930-aj jaroj Taylor laboris kiel sekretario kaj monkelektanto por la klubo de patrinoj kaj por supa kuirejo[2]. Ŝi komencis politikan karieron en la Aŭstralia Labora Partio en la mezo de la1940-aj jaroj kaj gvidis enketon pri loĝkondiĉoj[5].
En la jaro 1953 Taylor fondis en Suda Aŭstralio la organizaĵon Meals for Wheels (Manĝojn sur Radoj), servo por liveri manĝojn kiu estis modelo por aliaj landoj[6][1]. Ŝi laboris por aldoni plianjn hejmoligitajn servojn por maljunuloj en tiu organizo, inkluzive de servoj rilate al persona prizorgado kaj biblioteka aliro. Ŝi ankaŭ kampanjis por alirebla distro kaj por "rulseĝo por ĉiu kiu lamas"[7].
Doris Irene Taylor naskiĝis en Norwood, Suda Aŭstralio en 1901, kiel filino de Thomas Simpkin Taylor kaj Angelina Williams Taylor. Ŝia patro estis masonisto[2]. Dufoje en infanaĝo, ŝi supervivis falojn kiujn lamigis ŝin[4]. En 1925 ŝi estis vundita en kolizio kun aŭto, dum ŝia fratino Ivy estis puŝanta ŝian rulseĝon.[8][9]
Krom la spinaj kaj kruraj vundoj kiuj malhelpis ŝian moviĝeblon, Taylor havis artriton[5].
En 1951 ŝi komencis uzi rulseĝon[7]. Taylor mortis en 1968, en Adelaide, en la aĝo de 66 jaroj.
Ŝi lernis la rusan kaj Esperanton. Ŝi ankaŭ voĉlegis dufoje en la semajno al blinda lernejestro.