Dormelles | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Seine-et-Marne | ||
Arondismento | Fontainebleau | ||
Kantono | Moret-sur-Loing | ||
INSEE kodo | 77161 [+] | ||
Poŝtkodo | 77130 | ||
Kodo laŭ INSEE | 77161 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Largilliere Francis 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 791 (1999) | ||
Loĝdenso | 60,7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 2° 54′ O (mapo)48.3161111111112.9013888888889Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 54′ O (mapo) | ||
Alto | De 62 ĝis 136 m | ||
Areo | 13,02 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dormelles [+] | |||
Dormelles estas franca komunumo situanta en la departemento Seine-et-Marne, en la administra regiono Pariza Regiono.
La loĝantoj de Dormelles nomiĝas la "Dormellois".
Tra Dormelles fluas la rivereto Orvanne La vilaĝo estas konstruita ĉe la monteto de Dormelles. La plej alta punkto estas je 136 metroj .
Kelta origino signifanta "la fortreso sur la monteto".
Flagy, Villemaréchal, Ville-Saint-Jacques, Noisy-Rudignon, Villecerf.
Dormelles estis la okazejo en 599 (aŭ 600) de homera batalo inter la filo de la reĝino Frédégonde (mortinta en 597) Clotaire II, reĝo de Neŭstrio, kaj la nepoj de Brunehilde, Thierry II, reĝo de Burgonjo kaj Théodebert II, reĝo de Aŭstrazio.
Ŝajnas, ke la batalo estis tute vastega, ĉar ĝi komenciĝis sur la altaĵoj de Sens kaj disvolviĝis al Flagy, Diant kaj ĝis la pordegoj de Moret. La nombro de 3000 mortintoj estas menciita, do tiu batalo estis unu el la plej mortigaj dum la merovida epoko. Tiom da kadavroj estus obstrukcintaj la rivereton Orvanne fluantan tra Dormelles, ke ĝia fluejo estus tiam deviinta.
Clotaire II, venkita, tamen transvivis la batalon, enfermiĝante en Melun, sed Thierry II (fakte lia plenpova avino Brunehilde) detruis kaj invadis Neŭstrion (krom Rouen, Amiens kaj Beauvais) ĝis la paco de Compiègne en 604.
Preĝejo ST-Martin : la ĥorejo devenas de la 12 a jarcento, sed la preĝejo estis rekonstruita je la fino de la centjara milito:15 a jarcento.
En Challeau estas videblaj murego de malnova fortikaĵeto de 11a jarcento kaj korbelaj turoj. Verŝajne tiu fortikaĵeto ŝirmis la trairon de marĉoj.