Dorothy Dix | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Elizabeth Meriwether Gilmer |
Aliaj nomoj | Dorothy Dix |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1861 en kantono Montgomery |
Morto | 16-an de decembro 1951 (90-jaraĝa) en Nov-Orleano |
Tombo | Metairie Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hollins University (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto |
Elizabeth Meriwether GILMER (pseŭdonimo: Dorothy Dix; naskiĝinta la 18-an de novembro 1861, mortinta la 16-an de decembro 1951) estis usona furorĵurnalistino. Ŝi iĝis publika konsilistino kaj nombriĝis inter la plej bone salajritaj ĵurnalistoj siatempe. Ŝia sukcesa konsilvivo trafis en la tuta mondo ĉ. sesdek milionojn da legantoj.
Gilmer naskiĝis sur la plantejo de Woodstock ĉe la landlimoj inter Kantono Montgomery (Tenesio) kaj Kantono Todd (Kentukio). Ekis la ĵurnalista kariero post hazarda renkontiĝo kun Eliza Nicholson, proprietulino de la nov-orleana periodaĵo "Daily Picayune" en la jaro 1893-a. Edzigis ŝi la fraton de la duonpatrino, George Gilmer.
Ŝi uzis la pseŭdonimon D.D. unuafoje en 1896 por sia gazeta rubriko de en "Daily Picayune". [1]. Baldaŭ la rubriko alinomiĝis je Dorothy Dix Talks kaj ekfunkciis dum tre longa tempo. Ĝis 1917 ŝi ankaŭ temigis kaj komentis famajn murdokrimojn de Novjorko. Poste ŝi tute dediĉis sin al sia rubriko antaŭ reveno al tribulaj aferoj en 1926 pro la krimo Hall/Mills.[2]. Ofertis al ŝi la gazeto New York Evening Post nekredeble altan monsumon en kazo de raportado.[3]
Ŝia rubriko eĉ pli populariĝis en 1923 kiam Dix kunlaboris kun "Public Ledger Syndicate" de Filadelfio. Okazis ke la rubriko aperis en 273 gazetoj. En 1940 ŝi ricevis po cent mil da leteroj por jaro.[4] La legantaro de ĉ. 60 milionoj troviĝis en multaj landoj de Anglalingvio.[5] Alia furora kolumno de ŝi estis Dictates for a Happy Life[6] kun konsiloj pri sukcesa kaj feliĉa (enfamilia) vivo. Ĉio tia ofte represiĝis multloke. Interesas por nuntempuloj jam la titoloj de kelkaj ŝiaj libroj, kiel How to Win and Hold a Husband aŭ Every-Day Help for Every-Day People.
En Aŭstralio oni uzas la fakterminon Dorothy Dixer ekz. por primokinda parlamentano kiu per ŝajna demandostarigo al sampartiano ebligas la parolantan politikiston reklami siajn ideojn sub kaŝita respondo al la ĵus farita demando.[7][8]