Dovyalis hebecarpa aŭ ketembilo ( sin.: Aberia gardneri kaj Rumea hebecarpa) estas planto el Flakurtiacoj aŭ Salikacoj.
La planto estas tre disbranĉanta, ĉiamverda kaj dioika aŭ kelkfoje monoika arbusto aŭ arbo kun alteco de 4,5–6 m kaj kun longaj branĉoj. Ĝis 4 cm longaj pikiloj kovras la trunkon kaj la malsuprajn brancojn. La folitigoj estas brune harecaj kaj ĉ. 4 cm longaj. Ĉe la piedo de la folio staras du rozkoloraj haraj apogfolietoj. La folioj estas alternsidaj, eliptaj ĝis ovalaj, pintaj kaj je la bazo kojnformaj. La koloro estas malhelverda kaj kun preskaŭ kalva supra surfaco. La malsupra surfaco estas helverda kaj malforte hara. La folio estas mola kaj glatranda.
Ekzistas apartaj plantoj kun masklaj, inaj kaj duseksaj floroj. La floroj havas mallongajn tigojn kaj mankas la petaloj. Ili estas verda-flavaj, ĉ 1,3 cm larĝaj kaj havas ĝis 7 harajn sepalojn. La masklaj floroj staras en grandaj grupoj, la inaj estas solaj aŭ en grupetoj en la foliakseloj.
La fruktoj estas kugloformaj, 1,2-2,5 cm larĝaj beroj . La ŝelo estas 1 mm dika malmola, amara kaj ŝanĝas sian koloron dum la maturiĝo de verda trans oranĝa kaj ruĝa kiel frambo al malhelruĝa kaj malhelviola. La karno estas tre acida kaj violrulĝa. La bero estas kovrata de grizverdaj haroj. La bero enhavas naŭ ĝis dekdu vilozajn kaj ĉ. 6 x 5 mm grandajn semojn. La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ kun sukero kiel deserto. Ili ankaŭ estas uzataj por fari sukon, marmeladon kaj ĵeleon.
La ketembilo estas endemia en Srilanko. David Fairchild enkondukis la planton komence de la 20a jarcento en Usono. La planto estas kultivata en Karibio suda Hindio, Filipinoj kaj Mezameriko.