Doñinos de Ledesma | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37139 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 6° 2′ U (mapo)41.012777777778-6.0333333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 6° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 848 m [+] | ||
Areo | 46,15 km² (4 615 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Doñinos de Ledesma [+] | |||
Doñinos de Ledesma estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Doñinos de Ledesma, Tajurmientos, Tuta kaj Zafrón, kiu estas de plej frua fondo jam el la 10-a jarcento, kies preĝejo videblas en la foto; okupas totalan areon de 46,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 69 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Estas dolmenoj en la areo, sed la setlejo mem fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.