Doñinos de Salamanca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 288 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 164 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 5° 45′ U (mapo)40.960833333333-5.7466666666667Koordinatoj: 40° 58′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 824 m [+] | ||
Areo | 13,92 km² (1 392 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Doñinos de Salamanca [+] | |||
Doñinos de Salamanca estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Metropola Areo de Salamanko.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Argentina, Doñinos de Salamanca, El Pegollo, San Julián de la Valmuza kaj Santibáñez del Río, okupas totalan areon de 14,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 2 014 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĝia proksimeco al la provinca ĉefurbo. Limas kun loĝlokoj Parada de Arriba, Carrascal de Barregas, Villamayor, Galindo y Perahuy, kaj Salamanko. Ĝi distas nur 8 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis kaj ĉefe servoj kiel dormurbo.