Drekavaĉ (laŭvorte "kriulo"[1]), nomata ankaŭ drek kaj drekalo 'дрекавац' en serba estas mita fikcia ento en suda Slava mitologio.
Drekavaĉ devenas el la animo de geinfanoj kiuj mortis nebaptitaj.[2]
Tiu fikciaĵo ne estas fidinde priskribata. Unu priskribo estas ke ties korpo estas makuleca, longeca kaj fajna kiel spindelo, kun malproporcie granda kapo;[2] alia asertas ke temas pri iu tipo de birdo[3] (eble Granda botaŭro); moderna trovo de supozita drekavaĉa korpo ŝajnis kiel hundo aŭ vulpo, sed kun malantaŭaj kruroj kiel tiuj de kanguruo.[4] Ĝi povas aperi ankaŭ kun formo de infano[2] kaj alvokas preterpasantoj ĉe tombejo por bapti tiun. La ununura karaktero pri kiu ĉiu kunsentas estas teruriga krio.