La plantoj de la familio havas rampantajn, starantajn kaj kelkfoje grimpantajn rizomojn, ĉe ties pinto estas skvamoj. La folitigoj havas multajn vaskulajn faskojn, kiu estas ringformaj. La foliplatoj estas unuecaj (monomorfaj), malofte ekzistaj du tipoj de foliplatoj (dimorfaj). Kelkfoje la foliplatoj estas kovrataj per skvamoj aŭ glandoj, malofte per triĥomoj. La foliripoj estas plumformaj aŭ forke disbranĉitaj, ili ne havas aŭ havas diversformajn kveligoj (anastomozoj).
La soroj estas rondaj, la induzio estas ronda aŭ renforma, ĉe pluraj taksonoj ankaŭ mankantaj. La sporangioj estas kun mallongaj ĝis longaj tigoj. La sporoj estas renformaj kaj havas flugilhavan perisporon (plej ekstera poste formita tavolo de la sporvando).
La kromosomonombro estas ĉe la plej multaj genroj x = 41, malofte 40.
Depende de la aŭtoro, la amplekso de la familio driopteridacoj estas tre malsamaj. Kelkaj aŭtoroj metas ankaŭ taksonoj de la familioj Tectariaceae, Woodsiaceae kaj Onocleaceae al la driopteridacoj.
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006, la familio estas preskaŭ certe monofiluma, se oni ekkludas Didymochlaena, Hypodematium kaj Leucostegia el la familio. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 40 ĝis 45 genroj kaj entute 1700 specioj, el kiuj 70 procentoj apartenas al la kvar genroj Ctenitis, Dryopteris, Elaphoglossum kaj Polystichum. Al la Driopteridacoj apartenas laŭ PRYER ET AL. ankaŭ la familioj Familien Aspidiaceae, Bolbitidaceae, Elaphoglossaceae, Hypodematiaceae kaj Peranemataceae, kiuj estas la aliaj memstaraj familioj.
La genroj en alfabeta sinsekvo:
Acrophorus C. PRESL, du ĝis specioj, inter Sudorientazio kaj la Fiĝiaj insuloj.
'd'Acrorumohra (H. ITO) H. ITO, ĉirkaŭ kvar specioj, Okcidentazio.
Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, Abstract,Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback MachinePDF-dosiero.
David J. Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge 1987, ISBN 0-521-34060-8.