Drosendorf-Zissersdorf - prononco [DRO:zndorf-CIsasdorf] - estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj al la distrikto Horn. La komunumo situas en la norda parto de la federacia lando, proksime de la limo al Ĉeĥio, kaj estas parto de la historia regiono Waldviertel [VALTfirtl] (arbara regiono). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 213 loĝantoj. Partoj de la komunumo estas la historia urbo Drosendorf, la loĝkloko Zissersdorf iom sude kaj pluraj pliaj komunumopartoj, interalie la vilaĝo Wolfsbach.